Prononco kaj ortografio
Kiam post konsonantoj d, t, n sekvas vokaloj e, i, í, aŭ diftongoj ia, ie aŭ iu, ni prononcas ilin mole - kiel ď, ť, ň.
deti | /ďeťi/ |
teta | /ťeta/ |
pekne | /pekňe/ |
rodina | /roďina/ |
ticho | /ťicho/ |
nikto | /ňikto/ |
dívať sa | /ďívať sa/ |
dieťa | /ďi̯eťa/ |
peniaze | /peňi̯aze/ |
cvičenie | /cvičeňi̯e/ |
Esceptoj: jeden /jeden/ , ten /ten/ , tamten /tamten/ , sveter /sveter/ , tip /tip/ , politika /politika/ , titul /titul/ , aliaj fremdaj vortoj ktp.
En slovaka prononcopriskribo ni renkontas regulon, kiu ordonas en ĉi tiaj kazoj moligi ankaŭ konsonanton l. Tamen nuntempe ĝi estas en tiaj situacioj plejofte prononcata malmole.
ale | oni prononcas kiel /ale/, malgraŭ ke la prononco estas skribata /aľe/ |
lebo | oni prononcas kiel /lebo/, malgraŭ ke la prononco estas skribata /ľebo/ |
lipa | oni prononcas kiel /lipa/, malgraŭ ke la prononco estas skribata /ľipa/ |