Frazoj kaj kompleksaj frazoj
Deklara frazo
Kutima vort-ordo:
Subjekto + predikato + aliaj frazeroj + punkto (.)
Vort-ordo en la slovaka estas sufiĉe fleksebla:
Peter ide dnes prvý raz do školy. Dnes ide Peter prvý raz do školy. Do školy ide dnes Peter prvý raz. Prvý raz ide dnes Peter do školy.
= La signifo de la frazo ne ŝanĝiĝas, sed ni povas emfazi unuopajn vortojn per ŝanĝo de la vort-ordo.
Demanda frazo
Kutima vort-ordo:
(Demanda pronomo) + predikato + subjekto + aliaj frazeroj + demandosigno (?)
Jano býva v Bratislave. Býva Jano v Bratislave?
Jano ide do školy. Kam ide Jano?
Imperativa frazo
Kutima vort-ordo:
(alparolo/titolo) + predikato + aliaj frazeroj + kripunkto (!)
Píš úlohu! Spite osem hodín! Deti, čítajte knihy!
Kompleksa frazo
Kunmetita frazo estas simpla kunmeto de du frazoj aŭ pli. La vort-ordo ne ŝanĝiĝas.
Vort-ordo en kompleksa frazo ĉiam klariĝas por la respektiva speco de kompleksa frazo.
Vort-ordo en frazo kun dativo kaj akuzativo
Peter si zabudol knihu. Martina, požičaj mu knihu
En la frazo unu objekto estas akuzativa {1} kaj la alia objekto estas dativa {2}. La vort-ordo dependas de tio, kiel ĉi tiuj objektoj esprimiĝas. Memoru du regulojn:
- Se ambaŭ objektoj esprimiĝas per pronomoj, la ordo estas D + A.
- Se unu el la objektoj esprimiĝas per substantivo kaj la alia per pronomo, la pronomo havas antaŭrajton super la substantivo.
D pronomo + A pronomo | |
A pronomo + D substantivo | |
D pronomo + A substantivo |
Otec požičal synovi auto. Otec mu požičal auto. Podaj mi tú knihu. Podaj mi ju. Dal si bratovi kľúče?
Rodičia kúpili darčeky dcére. Kúpili jej ich včera. Lektor dal študentovi úlohu. Dal mu ju na víkend. Architekt ukázal projekty klientom. Architekt im ich ukázal na dnešnom stretnutí.
Kiam estas kunmetita frazo kun emfazo, la vort-ordo povas esti mala:
Požičaj tú knihu Petrovi. Otec požičal svoje auto synovi.